Poe Edgar Allan La falo de la domo Usher (Zagadka domu Usher'ów)

background image

Edgar Allan Poe

La falo de la domo Usher

background image

2

Antaŭparolo

Edgar Poe naskiĝis en 1809 en Bostono (Usono). Kiam liaj gepatroj

mortis preskaŭ samtempe en 1811, li ekloĝis ĉe gesinjoroj Allan kaj

poste estis baptita kiel Edgar Allan Poe. De 1815 ĝis 1820 la familio

Allan kun Poe loĝis en Anglio, sed poste revenis al Usono. La literatura

kariero de Poe komenciĝis en 1827, kiam eldoniĝis lia maldika poemaro

Tamerlane kaj aliaj poemoj, supozeble en tre malgranda kvanto; hodiaŭ

oni scias pri nur 12 restantaj ekzempleroj. En 1836 Poe edziĝis kun sia

13-jara kuzino kaj eklaboris kiel literatura redaktoro kaj kritikisto. Per

tia laboro li vivtenis sin dum la cetero de sia mallonga vivo, ĉar lia repu-

tacio kiel verkisto establiĝis nur post lia morto. Li mortis en Baltimoro

en 1849.

Poe estas hodiaŭ agnoskata kiel unu el la plej gravaj usonaj verk-

istoj. Liaj poemoj estis multe tradukataj kaj influis la literaturon ankaŭ

de aliaj lingvoj. De lia plej fama poemo, La korvo, ekzistas almenaŭ

kvar tradukoj en Esperanto. Kiel verkisto de prozo li pioniris en pluraj

kampoj. Li estas unu el la iniciatintoj de la ĝenro de krimliteraturo; li

grave influis al Arthur Conan Doyle kaj kontribuis ankaŭ al la novaj

ĝenroj de fantasto kaj sciencfikcio.

Lia rakonto La falo de la Domo Usher estas unu el liaj plej famaj,

kaj laŭ iuj estas kandidato por la plej bona rakonto en la angla lingvo.

Plej supraĵe ĝi estas gotika hororo, kun perfekta etoso de malnova domo

kun heraldikaj trofeoj klaketantaj dum oni preterpaŝas sur la ebona plan-

ko kaj malhelaj drapiraĵoj, kiuj susuras dum la ŝtormo, en la nokto, kiam

la vive enterigita homo eskapas el la tombo kaj venas supren por venĝi...

Ne surprize, ke oni faris el la rakonto plurajn filmojn (kiuj tamen mal-

multe rilatas al la originala rakonto).

Iom malpli supraĵe la rakonto estas simbolisma priskribo de la homa

animo. Tiu simbolismo estas plej evidenta en la poemo, kiu troviĝas

precize en la mezo de la rakonto kaj metafore komparas la kapon aŭ

background image

3

menson de freneziĝinta homo kun palaco invadita de fantomoj. La

ident eco de homo kaj domo estas aludita ankaŭ en multaj aliaj lokoj en

la rakonto kaj evidente estas centra ideo de ĝi. Indas tamen atenti ankaŭ

la aliajn komparojn aŭ identecojn, kiujn Poe prezentas malpli insiste:

inter la rakontanto kaj Roderick, inter Roderick kaj Madeline, kaj inter

Madeline kaj Ethelred.

Kion do signifas la rakonto? Kion Poe volas diri per la rakonto?

Kara leganto, se vi ne jam faris, eble vi nun ĉesu legi la antaŭparolon

kaj eklegu la rakonton mem. Pensu, kion la rakonto signifas por vi antaŭ

ol legi pri unu ebla interpreto, kiun mi tuj donos: La psiko de iu homo

havas du flankojn: racian, kiun reprezentas Roderick, kaj emocian,

kiun reprezentas Madeline. La racia flanko timas la emocian flankon

kaj enterigas ĝin. Poste Roderick volas pentri purajn ideojn: sed unu

el tiuj ideoj, la tombo plena de lumo, simbolas kaj lian izolecon kaj la

sorton de lia emocia flanko, entombigita rekte sub la dormoĉambro de

la rakontanto, kvazaŭ por hanti liajn sonĝojn. Dum la kriza ŝtormo la du

viroj volas eskapi en arton, sed arto konfuziĝas kun realo, kaj Madeline

aperas en la rakonto kiel Ethelred, trarompanta la pordon de la ermito.

Fine, la klopodoj subpremi la emocian flankon montriĝas vanaj: Made-

line eskapas el la karcero kaj venas por “riproĉi” sian fraton, kaj la

dividita psiko kolapsas kaj detruiĝas.

Edmund Grimley Evans

background image

4

La Falo de la Domo Usher

Pendanta liut' lia kor'

sonoras post ĉiu ektuŝ'.

De Béranger

Dum tuta tago senbrila, sensuna kaj sensona en la aŭtuno de la jaro,

kiam la nuboj pendis preme malalte en la ĉielo, mi estis irinta sola,

surĉevale, tra escepte morna kampara regiono kaj fine trovis min, kiam

la vesperaj ombroj ĉirkaŭvenis, en viddistanco de la melankolia Domo

Usher. Mi ne scias la kialon, sed, ĉe mia unua ekvido de la konstruaĵo,

sento de nesuferebla malgajo plenigis mian spiriton. Mi diras, ke nesu-

ferebla, ĉar la sento estis moderigita de neniom da tiu duonplezura, ĉar

poezia, emocio, per kiu la menso kutime ricevas eĉ la plej severajn natu-

rajn bildojn de forlasiteco aŭ teruro. Mi rigardis la scenon antaŭ mi — la

nudan domon kaj simplajn erojn de la pejzaĝo, la senŝirmajn murojn, la

vakajn okulecajn fenestrojn, kelkajn miskreskintajn kareksojn, kelkajn

blan kajn trunkojn de putrintaj arboj — kun absoluta anima deprimiĝo,

kun kiu mi povas ĝuste kompari neniun alian surteran senton krom la

postsonĝo de diboĉinto per opio: la amara refalo en la ĉiutagon, la naŭza

forfalo de la vualo. Jen glacieco, subiĝo, veneniĝo de la koro: sensava

morneco de la pensoj, al kiu nenia spronado per la fantazio povis altrudi

iom da majesto. Ĝuste kio, mi paŭzis por pensi, en la kontemplado de la

Domo Usher tiom senkuraĝigis min? Ĝi estis mistero tute nesolvebla;

kaj mi ne povis kapti la ombrecajn fantaziojn, kiuj amasiĝis en mia ima-

go, dum mi pensadis. Mi devis refali al la nekontentiga konkludo, ke,

kvankam eksterdube ekzistas kombinaĵoj de tre simplaj naturaj objektoj,

kiuj havas la povon fari tian efekton al ni, tamen la analizado de tiu povo

estas inter konsideroj tro profundaj por ni. Estas eble, mi pensis, ke nur

alia aranĝo de la specifaĵoj de la sceno, de la detaloj de la bildo, sufiĉus

por modifi, aŭ eble eĉ nuligi, ĝian kapablon malĝojige efekti, kaj, agante

background image

5

pro tiu ideo, mi kondukis mian ĉevalon al la krutega rando de nigra kaj

putra lageto kuŝanta en senondeta brilaĉo apud la konstruaĵo kaj rigardis

suben — sed kun horortremo eĉ pli vibra ol antaŭe — al la remulditaj

kaj renversitaj formoj de la grizaj kareksoj, kaj la kadavraj arbostumpoj,

kaj la vakaj kaj okulecaj fenestroj.

Tamen, en ĉi tiu domego de malĝojo mi nun proponis al mi resta-

don dum pluraj semajnoj. Ĝia proprietulo, Roderick Usher, iam estis

unu el miaj gajaj kunuloj dum knabaĝo; sed multaj jaroj estis pasintaj

de post nia lasta renkontiĝo. Letero tamen estis antaŭ nelonge atinginta

min en fora parto de la lando — letero de li — kiu, pro sia sovaĝe insista

karaktero, akceptus nenian krom personan respondon. La manskribo

donis indikon pri nerva agitiĝo. La skribanto rakontis pri akuta korpa

malsano — pri mensa perturbo, kiu premis lin — kaj pri forta deziro

vidi min, kiel sian plej bonan, kaj eĉ solan personan amikon, por alstrebi

per la gajeco de mia societo ian mildigon de lia malsano. La maniero, en

kiu ĉio ĉi, kaj multe pli, estis dirita — la evidenta koreco, kiu akompanis

lian peton — permesis al mi neniom da hezitado; kaj tiel mi tuj obeis

tion, kion mi ankoraŭ konsideris kiel tre strangan alvokon.

Kvankam kiel knaboj ni estis eĉ intimaj kamaradoj, tamen mi

vere sciis malmulte pri mia amiko. Lia diskretemo ĉiam estis troa kaj

kutima. Mi tamen konsciis, ke lia tre antikva familio estis notita, de

tempoj forgesitaj, pro strange sentema temperamento, kiu montris sin

tra longaj epokoj en multaj verkoj de altega arto kaj evidentiĝis lasta-

tempe en ripetataj agoj de malavida sed netrudiĝema karitato, same kiel

en pasia sindediĉo al la labirintaĵoj, eble eĉ pli ol al la ortodoksaj kaj

facile rekon eblaj belaĵoj, de muzika scienco. Mi eksciis ankaŭ la tre

rimarkindan fakton, ke la trunko de la familio Usher, malgraŭ sia longa

tradicio, estis elmetinta en neniu epoko daŭran branĉon; alivorte, ke

la tuta familio troviĝis en la rekta devenlinio kaj, kun tre bagatelaj kaj

mallongdaŭraj esceptoj, ĉiam estis tiel. Ĝuste ĉi tiu manko, mi pensis,

dum mi konsideris en mia menso la perfektan kongruon de la karaktero

de la sidejo al la laŭdira karaktero de la familianoj, kaj spekulativis

pri la ebla influo, kiun unu, dum la longa daŭro de jarcentoj, eventuale

faris al la alia — ĝuste ĉi tiu manko, eble, de flankaj posteuloj, kaj la

konsekvenca neflankiĝanta transdono, de patro al filo, de la heredaĵo

kun la nomo, estis delonge identiginta ambaŭ por kunfandi la originalan

background image

6

nomon de la posedaĵo al la misbela kaj dubsenca titolo “Domo Usher”

— nomo, kiu ŝajnis inkluzivi, en la mensoj de la kamparanoj ĝin uzan-

taj, kaj la familion kaj la familian domegon.

Mi diris, ke la nura efiko de mia iom infaneca eksperimento — la

rigardado malsupren en la lageton — estis profundigi la unuan strangan

impreson. Sendube la konscio pri la rapida kresko de mia superstiĉo

— ĉar kial mi ne nomu ĝin tiel? — precipe efikis por akceli la kreskon

mem. Tia, kiel mi delonge jam sciis, estas la paradoksa leĝo de ĉiuj

emocioj bazitaj sur teruro. Kaj eble nur pro tio, kiam mi relevis miajn

okulojn al la domo mem de ĝia bildo en la akvo, ekkreskis en mia men-

so stranga imago — imago ja tiom ridinda, ke mi mencias ĝin nur por

montri la vivecan forton de la sentoj, kiuj premis min. Mi estis tiom sti-

mulinta mian fantazion, ke mi vere kredis, ke ĉirkaŭ la tuta domego kaj

bieno pendis aparta atmosfero apartenanta al ili kaj ilia tuja ĉirkaŭaĵo

— atmosfero, kiu havis nenion komunan kun la aero de la ĉielo, sed

kiu estis haladzo el la putrintaj arboj, kaj la griza muro, kaj la silenta

lago — pesta kaj mistika vaporo, malbrila, malvigla, pale perceptebla,

kaj plumbokolora.

Forskuante de mia spirito tion, kio devis esti imago, mi esploris

pli detale la realan aspekton de la konstruaĵo. Ĝia ĉefa trajto ŝajnis esti

ekscesa antikveco. La miskoloriĝo pro aĝo estis granda. Etaj fungoj

kovris la tutan eksteron, pendante kiel fajna implikita araneaĵo de la teg-

mentorando. Tamen ĉio ĉi estis sendependa de iu eksterordinara kaduk-

eco. Neniu parto de la masonaĵo estis falinta; kaj ŝajnis esti ekstrava-

ganca malkongruo inter la ankoraŭ perfekta interadapto de partoj kaj la

disfala stato de la unuopaj ŝtonoj. En ĉi tio estis multo, kio pensigis min

pri la trompa kompleteco de malnova lignaĵo putrinta dum jaroj en iu

forgesita kelo ne perturbata de la spiro de la ekstera aero. Tamen, escep-

te ĉi tiun indikon pri ĝenerala putriĝo, la strukturo malmulte montris

signon de nestabileco. Eble la okulo de atenta ekzamenanto malkovrus

apenaŭ percepteblan fendon, kiu, etendiĝante de la tegmento de la kon-

struo en la fronto, sekvis vojon zigzage malsupren laŭ la muro, ĝis ĝi

perdiĝis en la malafabla akvo de la lago.

Rimarkinte ĉi tiujn aferojn, mi rajdis laŭ mallonga digvojo ĝis la

domo. Servisto en atendo prenis mian ĉevalon, kaj mi trairis la goti-

kan arkaĵon de la vestiblo. De tie ŝtelpaŝa ĉambristo kondukis min, en

background image

7

silento, tra multaj mallumaj kaj komplikaj koridoroj direkte al la kabi-

neto de lia mastro. Multo, kion mi renkontis survoje, kontribuis — mi

ne scias, kiel — por pliigi la malprecizajn emociojn, pri kiuj mi jam

parolis. Dum la objektoj ĉirkaŭ mi — dum la ĉizaĵoj de la plafonoj, la

malhelaj tapetoj de la muroj, la ebona nigro de la plankoj, kaj la fantas-

magoriaj heraldikaj trofeoj, kiuj klaketis, dum mi paŝis, estis ja aferoj,

al kiuj, aŭ al kiaj, mi estis kutimiĝinta jam de la infanaĝo — dum mi

hezitis malkonfesi, kiom konata estis ĉio ĉi — mi ankoraŭ miris trovi,

kiom fremdaj estis la imagoj, kiujn ordinaraj bildoj vekis en mi. Sur unu

el la ŝtuparoj mi renkontis la kuraciston de la familio. Lia vizaĝo, mi

pensis, portis miksitan esprimon de malnobla ruzeco kaj perplekso. Li

time salutis min kaj preterpasis. La ĉambristo larĝe malfermis pordon

kaj enkondukis min en la ĉeeston de sia mastro.

La ĉambro, en kiu mi trovis min, estis tre vasta kaj alta. La fene-

stroj estis longaj, mallarĝaj kaj pintaj, kaj je tiel granda distanco de la

nigrakverka planko, ke ili estis tute neatingeblaj de interne. Malfortaj

glimbriloj de karmezina lumo penetris tra la latisaj vitroj kaj servis por

igi sufiĉe klaraj la pli elstarajn objektojn ĉirkaŭe; sed la okulo vane

baraktis por atingi la pli forajn angulojn de la ĉambro, aŭ la kavaĵojn de

la volbita kaj freta plafono. Malhelaj drapiraĵoj pendis sur la muroj. La

ĝenerala meblaro estis abunda, senkomforta, antikva, kaj ĉifona. Multaj

libroj kaj muzikiloj kuŝis disĵetite, sed ne sukcesis doni ian vivecon al

la sceno. Mi sentis, ke mi spiris atmosferon de aflikto. Etoso de severa,

profunda kaj nesavebla melankolio superpendis kaj trapenetris ĉion.

Ĉe mia eniro Usher levis sin de sofo, sur kiu li estis kuŝinta stern ite,

kaj salutis min kun vigla varmo, kiu enhavis multon, mi unue pensis, de

troigita koreco — de la devigita peno de enuinta mondumano. Tamen

ekrigardo al lia vizaĝo konvinkis min pri lia perfekta sincero. Ni sidiĝis;

kaj dum kelkaj momentoj, dum li ne parolis, mi fikse rigardis lin kun

sento duone de kompato, duone de solena timo. Certe neniam antaŭe

viro estis tiel ŝanĝiĝinta, en tiom mallonga tempo, kiel Roderick Usher!

Malfacile mi persvadis min konfesi la identecon de la pala estaĵo antaŭ

mi kaj la kunulo el mia frua knabaĝo. Sed la karaktero de lia vizaĝo ĉiam

estis rimarkinda. Kadavra haŭtkoloro; okuloj grandaj, likvaj kaj lumaj

super ĉia komparo; lipoj iom maldikaj kaj tre palaj, sed de supere bela

kurbo; nazo de delikata hebrea modelo, sed kun la naztruoj nenormale

background image

8

larĝaj en similaj formoj; fajne muldita mentono, kiu parolis, per sia man-

ko de elstareco, pri manko de morala energio; haroj kun pli ol araneaĵaj

moleco kaj delikato; ĉi tiuj trajtoj, kun malmodera vastiĝo super la re-

gionoj de la tempio, faris entute vizaĝon ne facile forgeseblan. Kaj nun,

en la nura troigo de la superrega karaktero de ĉi tiuj trajtoj, kaj de la

esprimo, kiun ili emis komuniki, estis tioma ŝanĝo, ke mi dubis, kun

kiu mi interparolis. La nun terura koloro de lia haŭto, kaj la nun mirakla

brilo de liaj okuloj, super ĉio konsternis kaj eĉ timigis min. Ankaŭ al la

silkecaj haroj estis permesite kreski tute senatente, kaj pro tio, ke en ilia

sovaĝa filandra plekto ili ŝvebis pli ol falis ĉirkaŭ lia vizaĝo, mi ne povis,

eĉ pene, ligi ilian arabeskan aspekton kun iu ideo pri simpla homeco.

En la konduto de mia amiko min tuj frapis nekohereco — senkon-

sekvenco; kaj mi baldaŭ trovis, ke ĉi tio rezultis el serio da senefikaj kaj

vanaj luktoj superi kutimiĝintan anksion — troan nervozan agitiĝon.

Por io ĉi tia mi ja estis preparita, ne malpli de lia letero ol de rememo-

roj pri certaj knabaj trajtoj, kaj de konkludoj deduktitaj el liaj strangaj

korpa konstitucio kaj temperamento. Lia agado estis alterne viveca kaj

malvigla. Lia voĉo variis rapide de trema maldecidemo (kiam lia nerva

energio ŝajnis absolute dormanta) ĝis tiu speco de energia koncizo —

tiu abrupta, peza, senhasta kaj kave resonanta elparolo — tiu plomb-

eca, memekvilibra kaj perfekte modulita guturala prononcado, kiun oni

povas observi en la perdita ebriulo, aŭ la nesanigebla manĝanto de opio

dum la periodoj de ties plej intensa ekscitiĝo.

Tiel li parolis pri la celo de mia vizito, pri sia sincera deziro vidi

min, kaj pri la konsolo, kiun li atendis, ke mi donu al li. Li priparolis,

iom detale, tion, kion li imagis esti la naturo de lia malsano. Ĝi estis,

li diris, konstitucia kaj familia malbono, kaj malbono, kontraŭ kiu li

malesperis trovi kuracilon — nura afekcio de la nervoj, li tuj aldiris, kiu

sendube baldaŭ forpasos. Ĝi montris sin en amaso da nenaturaj sens-

impresoj. Kelkaj el ĉi tiuj, kiel li priskribis ilin, interesis kaj tre konfu-

zis min; kvankam, eble, la terminologio kaj la ĝenerala maniero de la

rakontado havis sian influon. Li multe suferis pro malsaneca akuteco de

la sensoj; nur la plej sengustaj manĝaĵoj estis elteneblaj; li povis porti

nur vestaĵojn de certa teksaranĝo; la odoroj de ĉiuj floroj premis lin;

liajn okulojn torturis eĉ malforta lumo; kaj nur specialaj sonoj, faritaj

de kordaj instrumentoj, ne inspiris al li hororon.

background image

9

Mi trovis, ke anomalia speco de teruro lin katenis kaj sklavigis.

“Mi pereos”, li diris, “mi devos perei en ĉi tiu plorinda malsaĝo. Tiel,

tiel, kaj ne alie, mi perdiĝos. Mi timegas venontajn okazaĵojn, ne pro

ili mem, sed pro iliaj rezultoj. Mi tremas ĉe la penso pri ia, eĉ la plej

bagatela incidento, kiu povos efiki sur ĉi tiun netolereblan agitiĝon de la

animo. Mi sentas nenian abomenon pri danĝero, escepte de ĝia absoluta

efiko — teruro. En ĉi tiu senforta — en ĉi tiu kompatinda stato — mi

sentas, ke pli aŭ malpli baldaŭ alvenos la tempo, kiam mi devos rezigni

entute vivon kaj racion, en ia lukto kun la senkompata fantomo, TIMO.”

Mi eksciis plue, intermite, kaj per rompitaj kaj dubasencaj aludoj,

pri alia neordinara eco de lia mensa stato. Lin katenis certaj superstiĉaj

impresoj rilate la domon, en kiu li loĝis, kaj el kiu li jam de multaj jaroj

ne kuraĝis eliri — rilate influon, kies supozatan forton li komunikis

per esprimoj tro vualitaj, por ke oni povu rediri ilin — influon, kiun iuj

apartaĵoj de la nuraj formo kaj substanco de lia familia sidejo estis, pere

de longa kunvivado, akirinta super lia animo — efikon, kiun la materio

de la grizaj muroj kaj turetoj, kaj de la malhela lago, en kiun ili ĉiuj

rigardis, estis, post longa daŭro, farinta sur la spirito de lia ekzistado.

Tamen li konfesis, kvankam hezite, ke granda parto de la stranga

melankolio, kiu tiel afliktis lin, estis atribuebla al pli natura kaj multe

pli konkreta origino — al la severa kaj longdaŭra malsano — ja la evi-

dente alproksimiĝanta dissolvo — de tenere amata fratino — lia sola

kunulo dum multaj jaroj — lia plej lasta kaj ununura parenco surtere.

“żia forpaso”, li diris kun amaro, kiun mi ne povos forgesi, “lasos min

(la senesperan kaj senfortan) kiel la lastan anon de la antikva familio

Usher”. Dum li parolis, lordino Madeline (ĉar tia estis ŝia nomo) pasis

malrapide tra fora parto de la ĉambro, kaj, ne rimarkinte mian ĉeeston,

malaperis. Mi rigardis ŝin kun absoluta miro ne sen nuanco de angoro

— kaj tamen mi trovis neebla

klarigi tiajn sentojn

. Sento de sensobtuzo

premis min, dum miaj okuloj sekvis ŝiajn retiriĝantajn paŝojn. Kiam

pordo finfine fermiĝis malantaŭ ŝi, mia rigardo serĉis instinkte kaj avide

la vizaĝon de la frato — sed li estis kaŝinta la vizaĝon en siaj manoj, kaj

mi povis nur konstati, ke multe pli ol normala paleco estis kovrinta la

ostecajn fingrojn, tra kiuj fluetis multaj pasiaj larmoj.

La malsano de lordino Madeline jam longe perpleksigis la fakajn

sciojn de ŝiaj kuracistoj. Fiksiĝinta apatio, iompostioma konsumiĝo de

background image

10

la korpo kaj oftaj kvankam mallongdaŭraj afekcioj de parte katalepsia

karaktero estis la nekutima diagnozo. Antaŭe ŝi ĉiam eltenis la premon

de sia malsano kaj ne kuŝiĝis en la liton; tamen fine de la vespero, en kiu

mi venis en la domon, ŝi estis venkita (kiel ŝia frato rakontis al mi nokte

kun neesprimebla agitiĝo) de la senfortiga povo de la detrua malsano;

kaj mi eksciis, ke la rigardeto, kiun mi estis akirinta al ŝia persono, tial

verŝajne estos la lasta, kiun mi ricevos — ke la lordinon, almenaŭ dum

ŝia vivo, mi ne revidos.

Dum pluraj tagoj post tio ŝia nomo estis menciita nek de Usher nek

de mi mem; kaj dum tiu periodo mi estis okupita per seriozaj klopodoj

mildigi la malgajecon de mia amiko. Ni pentris kaj legis kune; aŭ mi

aŭskultis, kvazaŭ en sonĝo, la sovaĝan improvizadon de lia parolanta

gitaro. Kaj tiel, dum pli kaj pli proksima intimiĝo allasis min pli sen-

rezerve en la kaŝitajn angulojn de lia spirito, des pli amare mi konstatis

la vanon de ĉia klopodo gajigi menson, el kiu mallumo, kvazaŭ esenca

pozitiva kvalito, elverŝiĝis sur ĉiujn objektojn de la spirita kaj materia

universo en unu senĉesa disradiado de morno.

Mi ĉiam kunportos memoron pri la multaj solenaj horoj, kiujn mi

tiel pasigis sola kun la mastro de la Domo Usher. Tamen mi malsukce-

sus pri ĉia peno komuniki ideon pri la preciza karaktero de la studoj, aŭ

de la okupoj, en kiujn li min implikis, aŭ enkondukis. Ekscitita kaj tre

febreca konceptado ĵetis sulfurecan brilon sur ĉion. Liaj longaj impro-

vizitaj funebraj kantoj sonos eterne en miaj oreloj. Inter aliaj aferoj mi

tenas dolore enmense certan strangan deformigon kaj plivastigon de la

sovaĝa ario de

la lasta valso de von Weber

. El la pentraĵoj, kiujn naskis

lia komplika fantazio, kaj kiuj kreskis, tuŝo post tuŝo, en nebulaĵojn, ĉe

kiuj mi tremis des pli vibre, ĉar mi tremis, ne sciante, kial; — el ĉi tiuj

pentraĵoj (malgraŭ la viveco de iliaj bildoj en mia memoro) mi vane

klopodus eltiri pli ol etan porcion kuŝantan en la atingo de nuraj skrib-

itaj vortoj. Per la absoluta simpleco, per la nudeco de siaj desegnoj,

li kaptis kaj katenis onian atenton. Se iam mortemulo pentris ideon,

tiu mortemulo estis Roderick Usher. Almenaŭ por mi — en la cirkon-

stancoj, kiuj tiam ĉirkaŭis min — leviĝis el la puraj abstraktaĵoj, kiujn

la hipokondriulo sukcesis ĵeti sur sian tolon, ia intenso de netolerebla

timo, de kiu mi ĝis nun eĉ ne ombron sentis kontemplante la ardajn, sed

tro konkretajn revaĵojn de

Fuseli

.

background image

11

Unu el la fantasmagoriaj konceptoj de mia amiko, kiu malpli rigi-

de sekvis la principon de abstrakteco, eblas skizi, kvankam nur pale,

per vortoj. Malgranda bildo prezentis la internon de treege longa kaj

rekt angula kripto aŭ tunelo, kun malaltaj muroj, glataj, blankaj kaj

sen ia interrompo aŭ ornamo. Certaj akcesoraj detaloj de la desegno

bone servis por komuniki la ideon, ke ĉi tiu elfosaĵo kuŝas tre profun-

de sub la ter surfaco. Oni observis nenian elirejon en iu parto de ĝia

vasta etendaĵo, kaj nenia torĉo aŭ alia artefarita lumfonto estis videbla;

malgraŭ tio inundo da intensaj radioj fluis ĉien kaj banis la tuton per

terura kaj nekonvena grandiozo.

Mi ĵus parolis pri tiu malsana stato de la aŭda nervo, kiu igis ĉian

muzikon netolerebla al la suferanto, escepte de certaj impresoj de kordaj

instrumentoj. Eble ĝuste la malvastaj limoj, en kiuj li pro tio enfermis sin

per la gitaro, naskis grandaparte la fantastan karakteron de lia ludado.

Sed la pasian fluecon de liaj improvizaĵoj oni ne povis tiel klarigi. Devis

esti, kaj ja estis en la notoj kaj ankaŭ en la vortoj de liaj sovaĝaj fan-

tazioj (ĉar ne malofte li akompanis sin per rimitaj vortaj improvizaĵoj)

la rezulto de tiuj intensaj mensaj ordigiteco kaj koncentriĝo, kiujn mi

antaŭe aludis kiel ion observeblan nur en certaj momentoj de la plej alta

artefarita ekscito. La vortojn de unu el tiuj rapsodioj mi facile memoris.

Mi estis eble des pli forte impresita per ĝi, dum li plenumis ĝin, ĉar en

la suba aŭ mistika fluo de ĝia signifo mi imagis, ke mi perceptis — la

unuan fojon — plenan konscion ĉe Usher pri la ŝanceliĝo de lia altega

racio sur ties trono. La versoj, kun la titolo “

La fantom-vizitata palaco

”,

tekstis proksimume, se ne tute ekzakte, jene:

En la val' plej verdavesta

— ĝin enloĝis anĝelar' —

iam jen palac' majesta

lumis en fiera star'.

En la reĝoland' de Penso

ĝi staris jen!

Ne flirtis jam seraf' en vento

super tiel bela scen'.

background image

12

Flagoj flavaj, gloraj, oraj

flue flosis sur la pint'.

(Tio estis en la foraj

tagoj de pasint'.)

Kaj ĉiu vent' ludanta lanta

en tiu hor',

laŭ remparo pluma blanka

pasis kiel bonodor'.

Kiu en la valo vagis,

vidis tra fenestroj du

spiritojn movi sin muzike

laŭ liuta tono-flu',

ĉirkaŭ trono, kie sidis

purpurnaskit':

la regnestron oni vidis

en majesto laŭ merit'.

Kaj lumis per ruben' kaj perlo

la bela palacpord',

el kiu venis en rivero,

ekbrilante en akord',

trupo da Eĥoj, kies celo

estis nur la kant'

per voĉoj de supera belo

pri sprit' kaj saĝo de l' regant'.

Sed aĵoj drapiritaj nigre

puĉis en la reĝbien'.

(Ho, funebru, ĉar por li ne

reaŭroros la maten'!)

Kaj ĉirkaŭ lia hejm' la gloro,

iam florumita,

restas pala nur memoro

de iamo sepultita.

background image

13

Irantoj en la val' nun vidas,

tra ruĝaj lukoj tie ĉi,

ombregojn, kiuj ĉirkaŭglitas

laŭ malakorda melodi',

dum kiel fi-torent' rapida

tra la pordotru'

eterne kuras svarmo hida

kun rido, sed ridet' ne plu.

Mi bone memoras, ke la sugestioj estiĝintaj pro ĉi tiu balado kon-

dukis nin en ĉenon da pensoj, laŭ kiu evidentiĝis opinio de Usher, kiun

mi mencias ne tiom pro ĝia originaleco (ĉar aliaj homoj

1

jam pensis

tiel), kiom pro la obstino, kun kiu li asertis ĝin. Ĉi tiu opinio, en sia

ĝenerala formo, estis pri la sentemo de ĉiuj vegetaĵoj. Tamen, en lia

malordigita fantazio, la ideo alprenis pli aŭdacan karakteron kaj transi-

ris, sub certaj kondiĉoj, en la regnon neorganikan. Mankas al mi vortoj

por esprimi la plenan amplekson aŭ la sinceran senbridon de lia kreda-

ro. Tamen la kredo estis ligita (kiel mi antaŭe aludis) al la grizaj ŝtonoj

de lia prapatra hejmo. La kondiĉoj de la sentemo plenumiĝis ĉi tie, li

imagis, en la maniero, en kiu estis kunmetitaj la ŝtonoj — en la ordo de

ilia aranĝo, kiel same en tiu de la multaj fungoj, kiuj etendiĝis sur ili,

kaj de la putrintaj arboj, kiuj ĉirkaŭstaris — kaj super ĉio en la longa

senperturba daŭro de ĉi tiu aranĝo, kaj en ĝia speguliĝo en la senmovaj

akvoj de la lago. Ĝiaj atestoj — la atestoj pri la sentemo — estis evi-

dentaj, li diris, (kaj mi ekskuiĝis je tiu punkto) en la laŭgrada sed certa

kondensiĝo de propra atmosfero ĉirkaŭ la akvo kaj la muroj. La rezulto

estis konstat ebla, li aldonis, en tiu silenta sed persista kaj terura influo,

kiu dum jarcentoj estis muldinta la sorton de lia familio, kaj kiu faris

el li tion, kion mi nun vidis en li — kio li estis. Tiaj opinioj ne bezonas

komenton, kaj mi ne komentos.

Niaj libroj — la libroj, kiuj dum jaroj estis formintaj ne malgrandan

parton de la mensa ekzistado de la malsanulo — estis, kiel oni supo-

zus, strikte konformaj al ĉi tiu fantasta karaktero. Ni kune absorbiĝis en

1

Watson

, d-ro

Percival

,

Spallanzani

, kaj precipe la episkopo de Landaff: vidu

“Ĥemiajn Eseojn”, volumon 5. (Piednoto de Poe)

background image

14

verkoj kiaj Ver-Vert kaj La Chartreuse de

Gresset

; Belfagor de

Machia-

velli

; Ĉielo kaj Infero de

Swedenborg

; La subtera vojaĝo de Nicholas

Klimm de

Holberg

; Mandivenado de Robert

Flud

, de Jean

d'Indaginé

,

kaj de

De la Chambre

; La vojaĝo en la bluan malproksimon de

Tieck

;

kaj La urbo de la suno de

Campanella

. Unu ŝatata volumo estis mal-

granda oktava eldono de Directorium inquisitorum de la dominikano

Eymeric de Gironne

; kaj estis pecoj en

Pomponius Mela

pri la antikvaj

afrikaj satirusoj kaj egipanoj, super kiuj Usher kutimis sidi revante dum

horoj. Tamen lia ĉefa ĝojo troviĝis en la legado de treege rara kaj kurio-

za verko, gotika kvarto — la manlibro de forgesita eklezio —

Vigilæ

Mortuorum Secundum Chorum Ecclesiæ Maguntinæ

.

Mi ne povis deteni min de pensado pri la senbrida ritismo de ĉi tiu

verko kaj pri ĝia probabla influo sur la hipokondriulon, kiam iuvespe-

re, abrupte informinte min, ke lordino Madeline forpasis, li esprimis

sian intencon gardi ŝian korpon dum du semajnoj (antaŭ ĝia definitiva

enterigo) en unu el la multaj kriptoj interne de la ĉefmuroj de la domo.

Tamen la monda motivo atribuita al tiu stranga procedo estis io, pri

kio mi ne sentis min libera disputi. La frato estis veninta al sia decido

(kiel li informis min) pro konsiderado pri la nekutima karaktero de la

malsano de la mortinto, pri certaj trudaj kaj malpaciencaj demandoj de

ŝiaj kuracistoj, kaj pri la fora kaj senŝirma situo de la familia tombejo.

Mi ne neos, ke, rememorante la misaŭguran mienon de la persono, kiun

mi renkontis sur la ŝtuparo la tagon de mia alveno en la domo, mi havis

nenian deziron oponi kion mi rigardis plej favore kiel nur sendanĝeran

kaj neniel kontraŭnaturan sekurigan rimedon.

Laŭ peto de Usher mi mem helpis lin pri la aranĝoj por la provizora

entombigo. La enĉerkigitan korpon ni du solaj portis al ĝia ripozejo. La

kripto, en kiun ni metis ĝin (kaj kiu estis tiom longe nemalfermita, ke

niaj torĉoj, duone sufokitaj en ĝia prema atmosfero, apenaŭ ebligis al ni

esplori) estis malgranda, malseka, kaj tute sen rimedo por enlasi lumon;

kuŝante tre profunde, rekte sub tiu parto de la konstruaĵo, en kiu estis

mia propra dormoĉambro. Ĝi estis uzita, ŝajne, en foraj feŭdaj tempoj,

por la plej fia celo de kastela karcero, kaj, en postaj tagoj, kiel deponejo

por pulvo aŭ iu alia tre brulema substanco, ĉar parto de ĝia planko kaj

la tuta interno de longa arkaĵo, tra kiu ni atingis ĝin, estis zorge tegitaj

per kupro. Ankaŭ la pordo el masiva fero estis simile protektita. Ĝia

background image

15

grandega pezo kaŭzis nekutime akran skrapsonon, kiam ĝi moviĝis sur

siaj ĉarniroj.

Deponinte nian funebran ŝarĝon sur stabloj en tiu regiono de horo-

ro, ni parte forturnis la ankoraŭ ne ŝraŭbitan kovrilon de la ĉerko kaj

rigardis sur la vizaĝon de la kuŝanto. Frapa simileco inter la frato kaj

la fratino nun unuafoje kaptis mian atenton; kaj Usher, divenante eble

miajn pensojn, elmurmuris kelkajn vortojn, per kiuj mi eksciis, ke la

mortinto kaj li estis ĝemeloj, kaj ke kunsentoj kun apenaŭ komprenebla

naturo ĉiam ekzistis inter ili. Tamen niaj rigardoj restis ne longe sur la

mortinto — ĉar ni ne povis rigardi ŝin sen timo. La malsano, kiu estis

tiel entombiginta la lordinon en la maturo de juneco, postlasis, kiel estas

kutime ĉe ĉiuj malsanoj de strikte katalepsia karaktero, trompaĵon de

malforta ruĝo sur la brusto kaj la vizaĝo, kaj sur la lipoj tiun suspekte

restantan

rideton, kiu estas tiom terura ĉe morto

. Ni remetis kaj ŝraŭbis

la kovrilon, kaj, fiksinte la pordon el fero, iris nian vojon, kun peno, en

la apenaŭ malpli mornajn ĉambrojn de la supra parto de la domo.

Kaj nun, post la forpaso de kelkaj tagoj da amara malĝojo, venis

observebla ŝanĝiĝo en la trajtoj de la mensa perturbo de mia amiko. Lia

kutima maniero estis malaperinta, liaj kutimaj okupoj — neglektitaj aŭ

forgesitaj. Li vagis de ĉambro al ĉambro per hastaj, neegalaj kaj sen-

celaj paŝoj. La paleco de lia vizaĝo estis alpreninta, se eble, pli kadavran

koloron — sed la lumeco de liaj okuloj estis plene estingita. La iam foje

raŭketa tono de lia voĉo ne plu aŭdiĝis; kaj tremetanta noto, kvazaŭ

de ekstrema teruro, kutime karakterizis lian parolon. Iutempe al mi eĉ

ŝajnis, ke lia senĉese agitata menso luktas kun prema sekreto, kaj ke li

penegas trovi necesan kuraĝon por malkaŝi ĝin. Je aliaj tempoj mi devis

solvi ĉion per la nuraj neklarigeblaj kapricoj de frenezo, ĉar mi vidis

lin rigardi en malplenon dum longaj horoj, en sinteno de plej profunda

atento, kvazaŭ aŭskultante iun imagatan sonon. Ne mirinde, ke lia stato

teruris — ke ĝi infektis min. Mi sentis enŝteliĝi, per malrapidaj sed

certaj gradoj, la sovaĝajn influojn de liaj propraj fantastaj sed imponaj

superstiĉoj.

Speciale, enlitiĝinte malfrue en la nokto de la sepa aŭ oka tago

post la metado de lordino Madeline en la karceron, mi spertis la plenan

potencon de tiaj sentoj. Dormo ne proksimiĝis al mia kuŝejo — dum la

horoj forglitadis. Mi baraktis por forigi per rezonado la nervozecon, kiu

background image

16

regis min. Mi penis kredi, ke multo, se ne ĉio, kion mi sentis, estis pro

la konfuza influo de la mornaj mebloj de la ĉambro — de la malhelaj

kaj ĉifonaj drapiraĵoj, kiuj, torturate en moviĝon de la spiro de leviĝanta

tempesto, ŝanceliĝis intermite tien kaj reen sur la muroj, kaj susuris mal-

trankvile ĉirkaŭ la ornamaĵoj de la lito. Sed miaj penoj estis senfruktaj.

Nerepuŝebla tremetado laŭgrade trapenetris mian korpon; kaj fine jen

sidis sur mia koro inkubo de absolute senkaŭza alarmo. Forskuante ĉi

tion kun spasma enspiro kaj barakto, mi levis min sur la kuseno, kaj,

strabante serioze en la intensa mallumo de la ĉambro, aŭskultis — mi ne

scias, kial, escepte ke instinkta spirito instigis min — certajn mallaŭtajn

kaj obtuzajn sonojn, kiuj venis, en la paŭzoj de la ŝtormo, je longaj

intertempoj, mi ne sciis, de kie. Superfortite de intensa konscio pri horo-

ro, neklarigebla, sed neeltenebla, mi haste surĵetis miajn vestaĵojn (ĉar

mi sentis, ke mi ne plu dormos en tiu nokto) kaj penis veki min el la

kompatinda stato, en kiun mi estis falinta, per rapida paŝado tien kaj

reen tra la ĉambro.

Nur kelkajn promenetojn mi tiel faris, kiam malpeza paŝado sur

apuda ŝtuparo kaptis mian atenton. Mi baldaŭ rekonis ĝin kiel tiun de

Usher. Tuj poste li frapetis per milda tuŝo je mia pordo, kaj envenis,

port ante lampon. Lia vizaĝo estis, kiel kutime, kadavre pala — sed

cetere estis speco de freneza gajeco en liaj okuloj — evidente bridata

histerio en lia tuta konduto. Lia mieno konsternis min — sed io ajn

estis preferinda ol la soleco, kiun mi tiom longe estis suferinta, kaj mi

eĉ bonvenigis lian ĉeeston kiel liberigon.

“Kaj vi ne vidis ĝin?” li diris abrupte, rigardinte ĉirkaŭ si dum kel-

kaj momentoj en silento: “Do vi ne vidis ĝin? — Sed restu: vi vidos!”

Tiel parolante, kaj zorge ŝirminte sian lampon, li hastis al unu el la

fenestroj kaj ĵete malfermis ĝin al la ŝtormo.

La impeta furiozo de la envenanta ekblovo preskaŭ levis nin de

niaj piedoj. Estis ja tempesta, sed severe bela nokto, kaj sovaĝe stranga

per siaj teruro kaj belo. Kirloventego ŝajne estis kolektinta sian forton

en nia proksimaĵo; ĉar estis oftaj kaj fortegaj ŝanĝoj en la direkto de la

vento; kaj la grandega denseco de la nuboj (kiuj pendis tiom malalte,

ke ili premis sur la turetojn de la domo) ne malebligis, ke ni konstatu la

vivecan rapidon, kun kiu ili flugis kuregante de ĉiuj direktoj kontraŭ si,

sen forpasi en la malproksimon. Mi diras, ke eĉ ilia grandega denseco

background image

17

ne malebligis, ke ni konstatu tion — tamen ni ne havis eĉ videton al la

luno aŭ steloj — kaj ne estis ia ekbrilado de fulmo. Sed la subaj surfacoj

de la grandegaj masoj da agitata vaporo, kiel same ĉiuj teraj objektoj tuj

ĉirkaŭ ni, brilis per la malnatura lumo de pale ardetanta kaj klare videbla

gasa elspiraĵo, kiu pendis ĉirkaŭ la domego kiel vualo.

“Vi ne rigardu — vi ne rigardos ĉi tion!” mi diris horortreme al

Usher, dum mi kondukis lin, kun milda perforto, de la fenestro ĝis

seĝo. “Ĉi tiuj aperoj, kiuj konfuzas vin, estas nur elektraj fenomenoj ne

maloftaj — aŭ povas esti, ke ili havas sian teruran originon en la fetora

miasmo de la lago. Ni fermu la fenestron; la aero estas malvarmiga kaj

danĝera por via sano. Jen unu el viaj plej ŝatataj romanoj. Mi legos, kaj

vi aŭskultos; kaj tiel ni kune forpasigos ĉi tiun teruran nokton.”

La antikva volumo, kiun mi estis preninta, estis

La Freneza Ren-

devuo de Sir Launcelot Canning

; sed mi nomis ĝin plej ŝatata de Usher

pli por malgaja ŝerco ol serioze; ĉar, vere, malmulto estis en ĝia kru-

da kaj senfantazia malkoncizo, kiu povus interesi la altan kaj spiritan

idealemon de mia amiko. Ĝi estis tamen la sola libro tuj ĉemane; kaj

mi nutris svagan esperon, ke la ekscito nun agitanta la hipokondriulon

eble trovos mildiĝon (ĉar la historio pri mensa perturbo estas plena je

similaj anomalioj) en la ekstremo mem de la malsaĝo, kiun mi legos.

Ja se mi povus juĝi laŭ la sovaĝa trostreĉita mieno de viveco, kun kiu li

aŭskultis, aŭ ŝajnis aŭskulti, la vortojn de la rakonto, mi eble ja gratulus

min pro la sukceso de mia intenco.

Mi alvenis ĉe tiu konata parto de la rakonto, en kiu Ethelred, la

heroo de La Rendevuo, vane peninte por paca enlaso en la loĝejon de la

ermito, procedas por certigi por si eniron per forto. Kiel estas konate, la

vortoj de la rakonto tekstas jene:

“Kaj Ethelred, kiu laŭnature estis de fortika koro, kaj kiu nun estis

krome potenca, pro la forteco de la vino, kiun li estis trinkinta, ne plu

atendis por intertrakti kun la ermito, kiu, en vero, estis de obstinema

kaj malica naturo, sed, sentante la pluvon sur siaj ŝultroj, kaj tim ante la

leviĝon de la tempesto, suprenlevis tuj sian klabon kaj per batoj rapi-

de faris lokon en la tabuloj de la pordo por sia fergantita mano; kaj

nun tirante forte per tio, li tiel fendis, kaj ŝiris, kaj diskrevigis ĉion, ke

la bruo de la seka kaj kava-sona ligno alarmis kaj reeĥiĝis tra la tuta

arbaro.”

background image

18

Ĉe la fino de tiu frazo mi eksaltis kaj paŭzis dum momento; ĉar

ŝajnis al mi (kvankam mi tuj konkludis, ke mia ekscitita fantazio trom-

pis min) — ŝajnis al mi, ke el iu tre fora parto de la domego venis

malklare al miaj oreloj io, kio povus esti, laŭ sia ekzakta simileco de

karaktero, la eĥo (sed ja sufokita kaj obtuza) de ĝuste tiu fenda kaj ŝira

sono, kiun Sir Launcelot tiom detale priskribis. Sendube nur la koincido

estis kaptinta mian atenton; ĉar, meze de la klakado de la fenestrokadroj

kaj la ordinaraj miksitaj bruoj de la ankoraŭ kreskanta ŝtormo, la sono,

en si mem, certe havis nenion, kio interesu aŭ maltrankviligu min. Mi

daŭrigis la rakonton:

“Sed la bona ĉampiono Ethelred, nun envenante tra la pordo, estis

forte kolerigita kaj mirigita vidante nenian signon de la malicoplena

ermito; sed, en ties loko, drakon kun skvama kaj monstra aspekto,

kaj kun fajra lango, kiu sidis garde antaŭ palaco el oro, kun planko el

arĝento; kaj sur la muro pendis ŝildo el brilanta latuno kun ĉi tiuj vortoj

surskribitaj:

Kiu envenas ĉi tien, venkinto ŝajnas;

Kiu mortigas la drakon, la ŝildon gajnas;

kaj Ethelred suprenlevis sian klabon, kaj batis sur la kapon de la drako,

kiu falis antaŭ li kaj fordonis sian pestan spiron, kun ŝriko tiom terura

kaj akra, kaj krome tiom penetra, ke Ethelred devis fermi la orelojn

per la manoj kontraŭ la timinda bruo, kies similaĵon oni neniam antaŭe

aŭdis.”

Jen denove mi paŭzis abrupte, kaj nun kun sento de senbrida miro

— ĉar povis esti nenia dubo, ke en ĉi tiu okazo mi ja vere aŭdis (kvan-

kam, el kiu direkto ĝi venis, ne eblis al mi diri) mallaŭtan kaj ŝajne

foran, sed akran, longan kaj plej neordinaran kriĉan aŭ grincan sonon

— la ekzaktan duplikaton de tio, kion mia fantazio jam elvokis por la

malnatura ŝriko de la drako, kiel priskribite de la romanisto.

Premite, kiel mi certe estis, ĉe la okazo de la dua kaj plej ekster-

ordinara koincido, de mil interkonfliktaj sentoj, inter kiuj superregis

miro kaj ekstrema teruro, mi gardis ankoraŭ sufiĉe da memrego por eviti

eksciton, per ia komento, de la sentema nervozeco de mia kunulo. Mi

neniel estis certa, ke li estis rimarkinta la koncernajn sonojn; kvankam,

certe, dum la antaŭaj kelkaj minutoj, stranga ŝanĝiĝo estis okazinta en

background image

19

lia konduto. De pozicio fronte al mia, li estis iom post iom turninta la

seĝon, por sidi kun la vizaĝo al la pordo de la ĉambro; kaj tiel mi povis

nur parte observi lian vizaĝon, kvankam mi vidis, ke liaj lipoj tremis,

kvazaŭ li murmurus neaŭdeble. Lia kapo estis falinta sur la bruston —

tamen mi sciis, ke li ne dormis, pro la vasta kaj rigida malfermiteco de

la okulo, kiam mi ekvidis ĝin konture. Ankaŭ la moviĝado de lia korpo

malkongruis kun tiu ideo — ĉar li balancis sin de flanko al flanko kun

milda, sed konstanta kaj unuforma ritmo. Rapide rimarkinte ĉion ĉi, mi

redaŭrigis la rakonton de Sir Launcelot, kiu plu iris jene:

“Kaj nun la ĉampiono, eskapinte de la terura furiozo de la drako,

memorante pri la latuna ŝildo kaj la disrompo de la sorĉo, kiu estis sur

ĝi, formovis la kadavron el la vojo antaŭ si kaj alproksimiĝis kuraĝe sur

la arĝenta pavimo de la kastelo al tie, kie la ŝildo estis sur la muro; kiu

en vero ne atendis lian plenan alvenon, sed defalis ĉe liaj piedoj sur la

arĝentan plankon kun potence granda kaj terura sonoro.”

Apenaŭ tiuj silaboj transiris miajn lipojn, kiam — kvazaŭ ŝildo el

latuno ja falus en tiu momento peze sur plankon el arĝento — mi ekkon-

sciis pri fora, kava, metala kaj sonora, sed ŝajne obtuzigita resonado.

Komplete konsternite, mi salte stariĝis; sed la ritma balancado de Usher

estis neperturbita. Mi impetis al la seĝo, sur kiu li sidis. Liaj okuloj estis

direktitaj fikse antaŭ lin, kaj tra lia tuta vizaĝo regis ŝtona rigido. Sed,

kiam mi metis la manon sur lian ŝultron, venis forta tremo en lia tuta

korpo; malsaneca rideto tremetis ĉirkaŭ liaj lipoj; kaj mi vidis, ke li

parolis per mallaŭta, hasta kaj malklara murmurado, kvazaŭ ne konscia

pri mia ĉeesto. Klinante min proksime al li, mi fine entrinkis la teruran

sencon de liaj vortoj.

“Ne aŭdas ĝin? — Jes, mi aŭdas ĝin, kaj aŭdis ĝin. Longe — longe

— longe — multajn minutojn, multajn horojn, multajn tagojn mi aŭdis

ĝin — sed mi ne kuraĝis — ho, indulgu min, kompatindan mizerulon,

kiu mi estas! — mi ne kuraĝis — mi ne kuraĝis paroli! Ni metis ŝin viva

en la tombon! Ĉu mi ne diris, ke miaj sensoj estas akutaj? Nun mi diras

al vi, ke mi aŭdis ŝiajn unuajn malfortajn movojn en la kava ĉerko. Mi

aŭdis ilin — antaŭ multaj, multaj tagoj — sed mi ne kuraĝis — mi ne

kuraĝis paroli! Kaj nun — ĉi-nokte — Ethelred — ha, ha! — la romp-

ado de la pordo de la ermito, kaj la mortokrio de la drako, kaj la sonor-

ado de la ŝildo! — diru, pli ĝuste: la ŝirado de ŝia ĉerko, kaj la grincado

background image

20

de la feraj ĉarniroj de ŝia karcero, kaj ŝiaj baraktoj en la kuprita arkaĵo

de la kripto! Ho, kien mi fuĝu? Ĉu ŝi ne estos ĉi tie baldaŭ? Ĉu ŝi ne

rapidas por riproĉi min pro mia hasto? Ĉu mi ne aŭdis ŝiajn paŝojn sur

la ŝtuparo? Ĉu mi ne distingas tiun pezan kaj teruran batadon de ŝia

koro? FRENEZULO!” — kaj jen li furioze saltstariĝis kaj elkriis siajn

silabojn, kvazaŭ per tiu peno li fordonus sian animon — “FRENEZU-

LO! MI DIRAS AL VI, KE żI NUN STARAS TRANS LA PORDO!”

Kvazaŭ en la superhoma energio de lia eldiro troviĝus la potenco

de sorĉo, la grandegaj antikvaj paneloj, al kiuj la parolanto montris,

malrapide oscedigis en tiu momento sian pezegan kaj ebonan faŭkon.

Tion faris impeta ekblovo — sed jen trans tiu pordo JA staris la alta kaj

envolvita figuro de lordino Madeline de Usher. Estis sango sur ŝia blanka

robo, kaj la atestoj pri ia amara lukto sur ĉiu parto de ŝia malgrasiĝinta

korpo. Dum momento ŝi restis, tremante kaj ŝanceliĝante tien kaj reen

sur la sojlo, kaj tiam, kun basa ĝemspira krio, ŝi enfalis peze sur sian

fraton kaj en sia fortega kaj jam definitiva agonio tiris lin al la planko

kiel kadavron, kaj viktimon de la teruroj de li antaŭviditaj.

El tiu ĉambro, kaj el tiu domo, mi fuĝis konsternite. La ŝtormo

ankoraŭ cirkulis kun sia tuta kolero, kiam mi trovis min transiranta la

malnovan digvojon. Subite laŭ la vojo ĵetiĝis sovaĝa lumo, kaj mi turnis

min por vidi, de kie povas veni tiom neordinara brilo; ĉar sole la vasta

domo kaj ĝiaj ombroj estis malantaŭ mi. La radioj estis de la plena,

subiranta kaj sangoruĝa luno, kiu brilis nun hele tra tiu antaŭe apenaŭ

perceptebla fendo, pri kiu mi jam parolis, kiel ĝi etendiĝis de la teg-

mento de la konstruaĵo, zigzage, ĝis la bazo. Dum mi rigardis, tiu fendo

rapide vastiĝis — venis furioza spiro de la kirlovento — tuj la tuta globo

de la satelito ekflamis antaŭ miaj okuloj — mia cerbo ŝanceliĝis, dum

mi vidis diskuri la fortegajn murojn — estis longa kaj tumulta kriado

kvazaŭ la voĉo de mil akvoj — kaj la profunda kaj putra lago ĉe miaj

piedoj fermiĝis malafable kaj silente super la fragmentoj de la “DOMO

USHER”.

Tradukis el la angla Edmund Grimley Evans

background image

21

Notoj

Pendanta liut' lia kor' sonoras post ĉiu ektuŝ'. Jean de Béranger

(1780–1857) rifuzis ŝtatan pension por sia kontribuo en la revolucio de

julio 1830. Pri tio li verkis en 1831 poemon La rifuzo. La revua eldono

de la novelo (1839) ne havis ĉi tiun epigrafon. Poe aldonis ĝin en 1845

por la eldono de siaj Rakontoj. La citaĵon Poe uzis ankaŭ por sia poemo

Israfel.

... klarigi tiajn sentojn. En la unua eldono Poe aldonis ĉi tie klar-

igon pri la korpa identeco de Roderick kaj Madeline.

... la lasta valso de von Weber. Temas ne pri valso de von Weber

mem, sed pri muzikaĵo La lasta valso de von Weber de Karl Gottlieb Rei-

ßiger (1798–1859), kiu estas la kvina el la ciklo Brilantaj valsoj (1824).

Fuseli. Angla nomformo de Johann Heinrich Füßli (1741–1825),

svisa pentristo, kiu vivis en Anglio.

“La fantom-vizitata palaco”. Poe eldonis la poemon memstare

en American Museum en 1839. En La poezia principo (eld. 1850) li

mencias la poemon La hantita domo de Thomas Hood.

Watson, Richard (1737–1816). Angla kemiisto, aŭtoro de la kvin-

volumaj Ĥemiaj eseoj (1787). Watson estis ankaŭ la episkopo de Lan-

daff (Llandaff), sed Poe menciis lin kiel apartan personon.

Percival, Thomas (1740–1804). Angla kuracisto, kiu en 1785

aper igis studon pri sentemo de vegetaloj en la Noticoj de la Manĉestra

literatura kaj filozofia societo.

Spallanzani, Lazaro (1729–1799). Itala biologo kaj vojaĝanto.

Li priskribis sentemon de vegetaloj en Disertacio pri la naturo de la

animaloj kaj vegetaloj (1780, angla traduko 1784). Watson mencias la

ideojn de Percival kaj Spallanzani en la antaŭparolo al la kvina volumo

de la Ĥemiaj eseoj.

Gresset, Jean Baptiste Louis (1709–1777). Franca poeto. Li ver-

kis kelkajn kontraŭreligiajn poemojn. Pro Vairt Vert, ou les voyages du

background image

22

perrouquet de la visitation de Nevers (1734) li estis ekskomunikita el

jezuita ordeno; en La Chartreuse (= Klostro, 1735) li rakontas la sol-

ecan vivon de poeto. La Esperanta traduko de Ver-Vert, farita de Céle-

stin Rousseau, aperis ĉ. 1913 en Parizo.

Machiavelli, Niccolo (1469–1527). Itala verkisto kaj politikisto.

La Novella de Belfagor Arcidiavolo aperis posteume en 1549. Ĝi rakon-

tas pri vizito de Diablo.

Swedenborg, Emanuel (1688–1772). Sveda natursciencisto kaj

teologo. Lia mistika traktaĵo Ĉielo kaj Infero aperis en 1758.

Holberg, Ludvig (1684–1754). Dana-norvega verkisto kaj kler-

iganto. La subtera vojaĝo de Nicholas Klimm (latine 1741, dane 1742)

estas satira romano pri tiutempa Eŭropo. La protagonisto estas pli bone

konata kiel Niels Klim.

Flud, Robert (1574–1637). Angla kuracisto, rozkrucano, aŭtoro de

pluraj studoj pri alĥemio kaj kiromancio. Interalie, li kredis ke la homo,

mineraloj kaj vegetaloj kapablas ŝanĝi sian korpon kaj estas senmortaj.

d'Indaginé, Jean (XVI jc). Franca kiromanciisto, aŭtoro de Kiro-

mancio (1522).

De la Chambre, Marin Cureau (1594–1669). Franca medicin-

isto, filozofo kaj kiromanciisto, aŭtoro de Discours sur les principes de

la chiromancie (1653).

Tieck, Ludwig (1773–1853). Germana verkisto, aŭtoro de La mal-

nova libro, aŭ Vojaĝo en la bluan malproksimon (1835).

Campanella, Tommaso (1568–1639). Itala verkisto kaj scienc-

isto. Lia utopio La Civito de la Suno, verkita en prizono en 1602, aperis

nur en 1623.

Eymeric de Gironne, Nicholas (1320–1399). Hispana dominik-

ano, inkvizitoro. Lia Manlibro de la inkvizicio, eldonita en 1503, enha-

vas manierojn de ekzorcado.

Mela, Pomponius (I jc). Romia geografo, kiu en De Situ Orbis

priskribis loĝatajn partojn de la mondo. Poe mencias lin ankaŭ en La

insulo de la Feo.

Vigiliæ Mortuorum Secundum Chorum Ecclesiæ Maguntinæ

estis eldonita ĉ. 1500 en Speyer kaj enhavis rekviemon por la episkop-

ejo de Mainz. Eventuale, Poe sciis pri la libro sed ne legis ĝin, ĉar la

teksto de la rekviemo apenaŭ diferencas de la kutima.

background image

23

... rideton, kiu estas tiom terura ĉe morto. En Marginalia de

decembro 1844 Poe riproĉas Edward Bulwer Lytton (1803–1873), kiu

parolis pri la “dolĉa kaj rava rideto de mortintoj”: “Ĉu iu el ni vidis ion

alian ol teruron en la rideto de mortintoj? Ni volas, ke ĝi estu ‘dolĉa’,

sed tio estas fonto de eraroj”.

La Freneza Rendevuo de Sir Launcelot Canning. Ĝis nun oni

trovis nek la verkon nek ties aŭtoron. Canning eble devenas de Wil-

liam Canynge. Thomas Chatterton (1752–1770) en 1768 eldonis fals-

itajn antikvajn verkojn de Thomas Rowley, kiu estis amiko de William

Canynge (vera homo mortinta en 1471). Chatterton laŭdire mortigis sin,

kiam la falsado estis malkovrita, kaj lia kadavro estas la temo de fama

pentraĵo de Henry Wallis (1830–1916).

Kompilis Wolfgang Kirschstein kaj Aleksander Korĵenkov

background image

24

Pri la tradukinto

Edmund Grimley Evans estas anglo, naskita en 1966 kaj loĝanta

ekde 1992 en Kembriĝo, Britio. Studinte matematikon, komputikon kaj

komputan lingvikon, li nun laboras kiel inĝeniero kaj esploristo pri kom-

putilaj procesoroj. Li eklernis Esperanton ĉirkaŭ 1986 kaj profundiĝis

en la lingvon dum loĝado en Germanio inter 1989 kaj 1992, parte dank'

al la bona kolekto de Esperantaj libroj en la universitata kaj ŝtata biblio-

teko en Saarbrücken. Inter liaj aliaj tradukoj en Esperanto estas La lup-

ino kaj aliaj rakontoj (2005) de Saki kaj Homaj rajtoj: demandoj kaj

respondoj (1998).

background image

25

Pri ĉi tiu libro

La papera eldono:

Poe, Edgar Allan. La falo de la domo Usher / Trad. el la angla, antaŭpar.

Edmund Grimley Evans. — Kaliningrado: Sezonoj, 2002. — 24 p.; 600

ekz. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto; jaro 2002).

La titolo de la originalo: The Fall of the House of Usher

Tradukis el la angla: Edmund Grimley Evans.

Redaktis kaj enpaĝigis: Aleksander Korĵenkov.

La notojn verkis: Wolfgang Kirschstein kaj Aleksander Korĵenkov.

Korektis: Halina Gorecka.

La falo de la domo Usher estas la 80a libro kuneldonita de Halina

Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.

© Traduko en Esperanto, antaŭparolo, Edmund Grimley Evans 2002.

© Notoj, Sezonoj 2002.

La elektronika eldono:

Poe, Edgar Allan. La falo de la domo Usher.

Tradukis el la angla Edmund Grimley Evans.

Kaliningrado: Sezonoj, 2010.

Virtuala Biblioteko; №3.

Ĉi tiu senpaga eldonaĵo estas nur por privata legado,

ne por pludistribuo.

Oni ne rajtas sen permeso de la tradukinto (Edmund Grimley Evans)

kaj de la eldonejo Sezonoj publikigi ĉi tiun tekston plene aŭ fragmente

en iu ajn papera kaj elektronika formo.

Kontakt-adreso:

sezonoj@yahoo.com

background image

26

Virtuala Biblioteko de Sezonoj

№1.

Aleksandr Puŝkin. La pika damo.

Kaliningrad: Sezonoj, 2010. 30 paĝoj.

(Tradukis Aleksander Korĵenkov)

№2.

Anton Ĉeĥov. Sveda alumeto.

Kaliningrad: Sezonoj, 2010. 24 paĝoj.

(Tradukis Aleksander Korĵenkov)

№3.

Edgar Allan Poe. La falo de la domo Usher.

Kaliningrado: Sezonoj, 2010. 26 paĝoj.

(Tradukis Edmund Grimley Evans)


Wyszukiwarka

Podobne podstrony:
Poe, Edgar Allan LOS CRiMENES DE LA RUE MORGE
Poe, Edgar Allan La Mascara de la Muerte Roja
Poe, Edgar Allan Conversacion de Eiros y Charmion
Poe, Edgar Allan Los hechos en el caso de M Valdemar
Poe, Edgar Allan Los Hechos en el Caso de M Valdemar
E. A. Poe - Nie zakładaj się nigdy z diabłem o swą głowę, KULTUROZNAWSTWO, Poe Edgar Allan
E. A. Poe - Człowiek interesu, KULTUROZNAWSTWO, Poe Edgar Allan
Kruk, Poe Edgar Allan
E. A. Poe - Łoś, KULTUROZNAWSTWO, Poe Edgar Allan
E. A. Poe - Von Kempelen i jego wynalazek, KULTUROZNAWSTWO, Poe Edgar Allan
E. A. Poe - System doktora Smoły i profesora Pierza, KULTUROZNAWSTWO, Poe Edgar Allan
E. A. Poe - Człowiek tłumu, KULTUROZNAWSTWO, Poe Edgar Allan
E. A. Poe - Maska Czerwonego Moru, KULTUROZNAWSTWO, Poe Edgar Allan
E. A. Poe - Kruk, KULTUROZNAWSTWO, Poe Edgar Allan
E. A. Poe - Bujda balonowa, KULTUROZNAWSTWO, Poe Edgar Allan
E. A. Poe - W bezdni Maelstromu, KULTUROZNAWSTWO, Poe Edgar Allan
Poe Edgar Allan Beczka Amontillada
Poe Edgar Allan Hop frog

więcej podobnych podstron