Linux-Esperanto-HOWTO: Retposxto per Xfmail
9. Retposxto per XfmailXfmail estas retposxtprogramo kun plena MIME-subteno.
Oni konfiguras gxin ene de la grafika surfaco. En la menuo
vi trovas sub "Misc Config" dialogon por la konfigurado.La butono "Appearance" kondukas al listo, kie oni povas
rilatigi kodojn kaj tiparojn. Unue premu "Add" kaj
indiku la plenan nomon de latin-3-tiparo. Ekz.
adobe-helvetica-medium-r-normal--12-120-75-75-p-67-iso8859-3La tiparnomo nun aperas en la maldekstra listo. Por rilatigi
gxin al la kodo "iso-8859-3" vi devas unue elekti tiun kodon
en la dekstra listo kaj poste elekti la tiparon en la maldekstra
listo. Nun premu "OK" kaj poste "Save".Xfmail enhavas internan redkatilon per kies menuo "Language"
vi povas elekti la gxustan kodon.Se vi volas uzi eksteran redaktilon vi povas iri per la butonoj
"View", "Edit" al dialogo, kie vi povas indiki gxin, ekzemple per:
elvis -fn <tiparnomo> +source~/.elvis.lat3Jen vi trovas Xfmail en la reto.Atentu ankoraux alian aferon. Estas ne cxiam facile
sendi 8bitan mesagxon. Cxar kelkaj serviloj ankoraux funkcias
7bite kaj simple ignoras la okan biton tiel, ke viaj E-literoj
farigxas iuj aliaj signoj. Se vi tamen volas sendi 8bite kaj uzas
lokan Sendmail, vi startu gxin kun la elekto -B8BITMIME. Bedauxrinde
tio, lige kun eraro de Xfmail (vd. malsupre), kauxzis senderarojn
cxe mi en certaj kazoj.Por trasendi 8bitajn mesagxojn tra 7bitaj medioj ekzistas la normo
"quoted printable". Tiu rekodas 8bitajn signoj per
signaro =NN, cxe kio NN estas la kodero de la signo.
Mi rekomendas ensxalti tiun rekodon sub "Misc Config
Intern." en Xfmail.Tio bedauxrinde estas uzata nur por novaj mesagxoj. Se vi
respondas al retmesagxo, Xfmail transprenas ties rekodon.
Tiel povas okazi, ke via mesagxenhavo (ekz. Content-Type: text/plain;
charset=Iso-8859-3) ne harmonias kun la rekodo
(ekz. Content-Transfer-Encoding: 7Bit). Tio aux kauxzas problemojn kun Sendmail (vd. supre) aux forigas la 8an biton de la E-literoj.
n
Wyszukiwarka
Podobne podstrony:
esperanto howto 3esperanto howto 7esperanto howtoesperanto howto 10esperanto howto 5esperanto howto 14esperanto howto 1esperanto howto 2esperanto howto 12esperanto howto 4esperanto howto 13esperanto howto 13esperanto howto 8esperanto howto 11esperanto howto 6bootdisk howto pl 8PPP HOWTO pl 6 (2)NIS HOWTO pl 1 (2)kernel howto 3 clbigwpagydoy3epnkmic3ys7wlqwsg4rlwwgvq clbigwpagydoy3epnkmic3ys7wlqwsg4rlwwgvqwięcej podobnych podstron