esperanto howto 12 7H34Z4UOOQ4ASSHLY3ZTSQ4E6Y3EGCITXH2HPPQ
Linux-Esperanto-HOWTO: Esperanto-subteno en internaciigitaj programoj
12. Esperanto-subteno en internaciigitaj programojKelkaj Gnu-programoj kaj aliaj estas internaciigitaj. T.e.
iliaj mesagxoj povas aperi en diversaj lingvoj. Tamen la Esperanto-tradukoj de tiuj programoj nur nun estas komencataj. Sed ja
vi povas kontroli, cxu en via sistemo ekzistas dosierujo
/usr/share/locale/eo aux cxu cxe la fontdistribuoj de viaj
programoj estas iuj dosieroj po/eo.po. Se jes, la programoj
kapablas montri esperantajn mesagxojn. Por vidi tiujn mesagxojn,
vi devas difini la variablon LANG aux LANGUAGE en la cxirkauxajxo
de la programo.Por unuopa ordono vi povas ekzemple tajpi tiel:
LANG=eo <programo>Aux vi povas dauxre difini la preferatajn lingvojn, se vi metas
en vian startskripton ion kiel
export LANG=eo:de:en # en bash
setenv LANG eo:de:en # en tcshTio signifas: lauxeble uzu Esperanton, alikaze la germanan lingvon, aux
se ankaux tiu ne estas subtenata de la programo, uzu la anglan.
^