MARIA KONOPNICKA
STAft
Kiam iris reg’ militon, Ludis trumpetar’ eksciton, Ludis trumpetar’ el oro Por la venko, por fervoro!
Kiam iris Stafi batalon, Bruis fontoj vek-signalon, Bruis de la spikoj spiro Por malbona sort’ sopiro...
Kugloj tranćas la aeron,
Per kadavroj sternas teron; Regoj brave jen batalas — Vilaganoj dense falas!
Flirtas vente rega flago Knaras ie kruco voja. .. Stahon vundis morta sago, Rego — hejmrevenis goja.
Regon en pordego ora Eksalutis bril’ aurora; Sonoriloj eksonoris,
La venkinton laute gloris.
Kiam Stahon tero prenis,
En la kampo vent’ orgenis, Plende kantis la tremoloj, Sonoretis — kampanoloj.
trąd. A. Grabowski
EDMOND PRIVAT LASTA KISO
Vi kien flugas papilio Tremante kaj rapide?
Jam mortis rozo kaj lilio Kaj venas frost’ perfide.
Flugiloj viaj kvazau lampo Briletas en nebulo.
Vi kion serćas tra la kampo Perdita somerulo?
Dezertaj estas la gardenoj,
Tra kiuj vagis amo via. Skeletoj sajnas la verbenoj Sub kverkó. senfolia.
Yi kial flugas en ma!varmo Tra flora la tombejo?
Sur ćiu loko pluva larmo Nun restas en herbejo.
Silentas ćiuj en la nestoj Kaj svenis bonodoroj.
Jam ne batalos vi kun vespoj Pri la floretaj koroj.
Jen restas nur en kampo vasta Velkinta krizantemo,
Sur kiu kisp via, lasta, Mortigos vin en tremo.
(el legolibro „Karlo )